Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 22a de februaro 2021    =>


lundo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Estu kompatemaj,
kiel via Patro estas kompatema.

Luk 6,36



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ĝoju, ke viaj nomoj estas skribitaj en la ĉielo.

Luk 10,20



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Por tio la Filo de Dio elmontriĝis,
por ke li detruu la farojn de la diablo.

el 1 Joh 3,8



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Kaj ŝi (Ĥana) faris sanktan promeson, kaj diris:
Ho Eternulo Cebaot!
Rigardu la suferon de Via sklavino kaj rememoru min
kaj ne forgesu Vian sklavinon.

laŭ 1 Sam 1,11



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Graca Dio,
mi levas miajn okulojn al Vi kun plena fido kaj atendo.
Ni hodiaŭ promenu en apuda komuneco kun Vi.
Via Vorto estu mia lumo kaj Via graco mia forto.
Kaj en la forto de Via amo mi amos miajn kunhomojn.





supren al la komenco de la paĝo