Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 26a de februaro 2021    =>


vendredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Estu kompatemaj,
kiel via Patro estas kompatema.

Luk 6,36



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ĝoju, ke viaj nomoj estas skribitaj en la ĉielo.

Luk 10,20



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Por tio la Filo de Dio elmontriĝis,
por ke li detruu la farojn de la diablo.

el 1 Joh 3,8



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Ĉar Li estas Tiu, kiu faras montojn, kreas venton, diras al la homo, kion ĉi tiu intencas;
Lia nomo estas Eternulo, Dio Cebaot.
el Amo 4,13





ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Ĉiela Patro,
Via graco restu sur mi.
Mi spertu hodiaŭ Vian forton.
Liberigu min de la soleco de la egoismo.
Mi amu miajn kunhomojn kaj restu kun ili en Via komuneco.





supren al la komenco de la paĝo