




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 8a de februaro 2021 =>
lundo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. |
Luk 6,36
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ĝoju, ke viaj nomoj estas skribitaj en la ĉielo. |
Luk 10,20
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Hodiaŭ, se vi aŭskultas Lian voĉon, ne obstinigu vian koron. |
el Heb 3,15
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)Liaj amantoj estu kiel la leviĝanta suno en sia potenco.
el Juĝ 5,31 «Di-Amantoj estos kiel la suno, brilanta en sia glor'.» |
ADORU 648
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Mia Patro, se en mia koro estas malpura intenco, forprenu tion el ĝi. Se mi dezirus ion, kio doloros mian fraton, ĝi mortu en mi per Via graco. |