




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 15a de marto 2021 =>
lundo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. |
Luk 6,36
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Mi diras al vi, ke se ĉi tiuj silentos, la ŝtonoj ekkrios. |
el Luk 19,40
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Se la tritika grenero ne falas en la teron kaj ne mortas, ĝi restas sola; sed se ĝi mortas, ĝi donas multe da frukto. |
el Joh 12,24
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Ni havas Dion, al kiu ni servas; Li povas savi nin el la ardanta forno kaj ankaŭ savi nin el via mano, ho reĝo. Kaj se Li eĉ tion ne faros, vi tamen sciu, ho reĝo, ke al viaj dioj ni ne servos, kaj al la ora statuo, kiun vi starigis, ni ne adorkliniĝos. |
Dan 3,17-18
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Spirito de la amo, prilumu ĉiujn, kiuj havas iom da influo en nia patrujo. Donu Vian lumon al tiuj, kiuj parolas per vorto aŭ verko al aliaj, por ke eliru de ili puriganta forto kaj sanktiganta energio. |