




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 18a de marto 2021 =>
ĵaŭdo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. |
Luk 6,36
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Mi diras al vi, ke se ĉi tiuj silentos, la ŝtonoj ekkrios. |
el Luk 19,40
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Se la tritika grenero ne falas en la teron kaj ne mortas, ĝi restas sola; sed se ĝi mortas, ĝi donas multe da frukto. |
el Joh 12,24
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
La koro de homo pripensas sian vojon; sed la Eternulo direktas lian iradon. |
Sen 16,9
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Ĉiela Patro, atentigu mian koron je Via volo, por ke mi gloru Vian nomon. Ĉio en mi, kio kontraŭstaras Vin, tamen Vin obeŭ tiel, ke malkaraj vortoj ne malbeligu la plenan harmonion, sed ĉio en mi laŭdu Vian sanktan nomon. |