




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 21a de marto 2021 =>
dimanĉo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. |
Luk 6,36
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Mi diras al vi, ke se ĉi tiuj silentos, la ŝtonoj ekkrios. |
el Luk 19,40
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
La Filo de homo venis, ne por esti servata, sed por servi, kaj por doni sian vivon kiel elaĉeton por multaj. |
el Mat 20,28
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)[Kvina Pasiona Dimanĉo – Judica]
Nur Mia mano fondis la teron, kaj Mia dekstra mano etendis la ĉielon; se Mi vokos ilin, ili stariĝos kune. |
Jes 48,13
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Mia Savanto, faru min infano de la lumo. Gardu min kontraŭ plendoj kaj ploroj. Mi neniam fariĝu infano de la nokto kaj de la tristeco. Plenigu min kun amo kaj ĝojo; kaj mi petas, ke ankaŭ aliaj ĉerpu el mia ĝoja certeco novan kuraĝon. |