




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 9a de marto 2021 =>
mardo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. |
Luk 6,36
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Mi diras al vi, ke se ĉi tiuj silentos, la ŝtonoj ekkrios. |
el Luk 19,40
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Neniu, metinte sian manon al la plugilo kaj rigardante malantaŭen, taŭgas por la regno de Dio. |
el Luk 9,62
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Kvankam mi estas en mallumo, la Eternulo estas lumo por mi. |
el Miĥ 7,8
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Ho Sinjoro mia Dio, faru el ni branĉetojn de la vera vinberujo. Ni portu multajn fruktojn kaj per tiuj ni honoru Vin. Maltrankvilaj kaj malĝojaj homoj ĉerpu konsolon kaj kuraĝon el niaj vivoj. |