




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 1a de aprilo 2021 =>
ĵaŭdo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. |
Luk 6,36
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Kristo estas bildo de la nevidebla Dio, la unuenaskito inter la tuta kreitaro. |
Kol 1,15
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Memorindaj Li faris Siajn miraklojn; kompatema kaj favorkora estas la Eternulo. |
Psa 111,4
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)[Sankta Ĵaŭdo]
Kial vi havas pretendon kontraŭ Li pro tio, ke Li ne donas al vi kalkulraporton pri ĉiuj Siaj faroj? Cetere Dio parolas en unu maniero kaj en alia maniero, sed oni tion ne rimarkas. |
Ijo 33,13-14
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Ĉiela Patro, malfermu miajn okulojn por la mirindaĵoj de Via boneco. Ili ja fariĝis jam tute kutimaj por mi. Mi tutkore laŭdu Vin pro ili, kaj mi ĉiutage denove miru pri ili. |