
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 10a de aprilo 2021 =>
sabato
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Jesuo Kristo diras: Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. |
Luk 6,36
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Kristo estas bildo de la nevidebla Dio, la unuenaskito inter la tuta kreitaro. |
Kol 1,15
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
(Kristo diras:) Mi fariĝis mortinta, kaj jen, mi estas vivanta por ĉiam kaj eterne, kaj mi havas la ŝlosilojn de la morto kaj de Hades. |
el Apo 1,18
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)|
Ne forpuŝu min en la tempo de maljuneco; kiam konsumiĝos miaj fortoj, tiam ne forlasu min. |
Psa 71,9
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Sinjoro Jesuo, benu la infanojn kaj la gejunulojn de la tuta mondo. Ili vivu en libereco kaj paco. Donu, ke ili povu ludi en ĝojo, ĉirkaŭataj de amo. |
