Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 12a de aprilo 2021    =>


lundo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Estu kompatemaj,
kiel via Patro estas kompatema.

Luk 6,36



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Kristo estas bildo de la nevidebla Dio,
la unuenaskito inter la tuta kreitaro.

Kol 1,15




ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo,
kiu laŭ Sia granda kompato nin renaskis en esperon vivan
per la releviĝo de Jesuo Kristo el la mortintoj.

1 Pet 1,3



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Kaj tio fariĝos por Mi agrabla nomo, laŭdo kaj gloro antaŭ ĉiuj nacioj de la tero, kiuj aŭdos pri la tuta bono, kiun Mi faras al ili.

el Jer 33,9



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Kara Patro en la ĉielo,
benu la geedzojn, kie ajn ili loĝu.
Ili estu fidelaj, amantaj, helpantaj unu la alian.
Donu komprenemon kaj saĝecon al ili.
Ilia komuna vivo estu je Via honoro kaj plena de danko.





supren al la komenco de la paĝo