Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 14a de aprilo 2021 =>
merkredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. |
Luk 6,36
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Kristo estas bildo de la nevidebla Dio, la unuenaskito inter la tuta kreitaro. |
Kol 1,15
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu laŭ Sia granda kompato nin renaskis en esperon vivan per la releviĝo de Jesuo Kristo el la mortintoj. |
1 Pet 1,3
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
La Eternulo ĝojigis ilin. |
el Ezr 6,22
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Mia Savanto, la paco estas multekosta afero. Mi donu ĉion, kion mi posedas, por tiu afero. La mondo bezonas ĝin. Benu la pac-alportantojn. |