Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 16a de aprilo 2021    =>


vendredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Estu kompatemaj,
kiel via Patro estas kompatema.

Luk 6,36



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Kristo estas bildo de la nevidebla Dio,
la unuenaskito inter la tuta kreitaro.

Kol 1,15




ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo,
kiu laŭ Sia granda kompato nin renaskis en esperon vivan
per la releviĝo de Jesuo Kristo el la mortintoj.

1 Pet 1,3



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Ne devas troviĝi inter vi aŭguristo, antaŭdiristo, magiisto, sorĉisto,
ĉar abomenaĵo por la Eternulo estas ĉiu, kiu faras tion.

el Rea 18,10.12



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Eterna Dio,
aŭdigu hodiaŭ al mi Vian voĉon.
Donu ke la kriado de la mondo ne silentigu tiun ĉielan voĉon, kaj ke mi tamen kuru por helpi la kriantojn.
Mi ne nur aŭdu ĝin en la silenta hejma ĉambro, sed ankaŭ meze inter la bruado de la trafiko kaj la svarmado de la homoj.





supren al la komenco de la paĝo