Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 16a de majo 2021    =>


dimanĉo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Estu kompatemaj,
kiel via Patro estas kompatema.

Luk 6,36



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Malfermu vian buŝon por senvoĉulo,
por la defendo de ĉiuj forlasitaj.

Sen 31,8



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  (Kristo diras:)
Mi,
se mi estos suprenlevita de sur la tero,
altiros al mi ĉiujn homojn.

Joh 12,32



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

[Sesa Dimanĉo post Pasko – Exaudi]
 
La daŭro de nia vivo estas sepdek jaroj,
kaj ĉe forteco okdek jaroj;
kaj ilia tuta majesto estas penado kaj suferado,
ĉar ĝi forkuras rapide kaj ni forflugas.

Psa 90,10



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Mia Patro,
mi portas miajn ŝuldojn antaŭ Via vizaĝo.
Detruu ĝian potencon super mi kaj ekstermu ĉion, kio ne estas laŭ Via volo.
Mi eklernu Vian volon per la Sankta Biblio, per la vortoj kaj agoj de Jesuo Kristo.





supren al la komenco de la paĝo