




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 21a de majo 2021 =>
vendredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. |
Luk 6,36
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Malfermu vian buŝon por senvoĉulo, por la defendo de ĉiuj forlasitaj. |
Sen 31,8
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
(Kristo diras:) Mi, se mi estos suprenlevita de sur la tero, altiros al mi ĉiujn homojn. |
Joh 12,32
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Via orelo estu atenta, kaj Viaj okuloj estu malfermitaj, por aŭskulti la preĝon de Via servanto, per kiu mi preĝas antaŭ Vi nun tage kaj nokte. |
el Neĥ 1,6
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Graca Spirito, kompatu la patrinojn de ĉi tiu mondo, tiujn, kiuj ne havas nutraĵon por siaj infanoj, kiuj ne havas energion por eduki ilin kaj kiuj ne povas doni al siaj infanoj patron. Estu Vi ilia Patro. Helpu la virinojn, kiuj ne povas kaj kuraĝas havi infanon kaj tiam abortigas la komencitan frukton. |