




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 24a de majo 2021 =>
lundo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. |
Luk 6,36
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Malfermu vian buŝon por senvoĉulo, por la defendo de ĉiuj forlasitaj. |
Sen 31,8
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Tio signifas: Ne per militistaro kaj ne per forto, sed nur per Mia spirito, diras la Eternulo Cebaot. |
el Zeĥ 4,6
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)[Pentkosta Lundo]
Dekliniĝu de malbono kaj faru bonon, serĉu pacon kaj ĉasu ĝin. |
Psa 34,15
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Mi dankas Vin pro Via boneco, Sinjoro. Ĝi efikas je mia koro kiel milda printempa pluveto, kiu estas tiel fruktodona. Ankaŭ mia vivo estu simila. |