Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 11a de junio 2021    =>


vendredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Estu kompatemaj,
kiel via Patro estas kompatema.

Luk 6,36



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Oni devas obei Dion prefere ol homojn.

el Ago 5,29



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Kiu vin aŭskultas, tiu min aŭskultas;
kiu vin malŝatas, tiu min malŝatas.

Luk 10,16



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Ĉar la Eternulo estas nia juĝanto,
la Eternulo estas nia leĝdonanto,
la Eternulo estas nia reĝo;
Li helpos nin.

Jes 33,22



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Sankta Dipatro, mi neniam forgesu, ke mi estas Via infano.
Ho, ĉiuj Viaj infanoj ekkonu Vin kiel ilian Patron, kiu tiel amas ilin.
Sed Vi havas ankaŭ aliajn infanojn, kiuj ne estas de «nia» stalo.
Ni ankaŭ amu ilin plenkore.





supren al la komenco de la paĝo