Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 14a de junio 2021    =>


lundo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Estu kompatemaj,
kiel via Patro estas kompatema.

Luk 6,36



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Oni devas obei Dion prefere ol homojn.

el Ago 5,29



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Venu al mi ĉiuj, kiuj estas laborantaj kaj ŝarĝitaj,
kaj mi vin ripozigos.

Mat 11,28



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  La Eternulo estas bona por tiuj, kiuj esperas al Li,
por la animo, kiu serĉas Lin.

Lam 3,25



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Graca Dio, estu kun la homoj, kiuj hodiaŭ devas morti, ĉu pro akcidento kaŭze de malatento de alia uzanto de la vojo, ĉu pro propra malatento, ĉu pro longa nekuracebla malsano, ĉu atendite, ĉu subite.
Kompatu ilin kaj konduku ilin en Vian Regnon, por ke ili vivu en eterna gloro.





supren al la komenco de la paĝo