




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 21a de junio 2021 =>
lundo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. |
Luk 6,36
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Oni devas obei Dion prefere ol homojn. |
el Ago 5,29
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Ĉar la Filo de homo venis, por serĉi kaj savi la perditaĵon. |
Luk 19,10
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Kaj vi ĉerpos kun ĝojo akvon el la fontoj de la savo. |
Jes 12,3
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Hodiaŭ, ho Kreinto, la naturo estas en sia plej bela pleneco. Ankaŭ mi kresku al tiu pleneco spirita. Ho, donu ke ni respektu la naturon kaj ne detruu ĝin. |