




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 1a de julio 2021 =>
ĵaŭdo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. |
Luk 6,36
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Dio ne estas malproksime de ĉiu el ni; ĉar en Li ni vivas kaj moviĝas kaj ekzistas. |
el Ago 17,27-28
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Reciproke subtenadu viajn ŝarĝojn, kaj tiamaniere plenumu la leĝon de Kristo. |
Gal 6,2
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Sed Mi, la Eternulo, estas via Dio de post la lando Egipta; kaj alian Dion krom Mi vi ne devas koni, kaj ne ekzistas alia Savanto krom Mi. |
Hoŝ 13,4
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Kara Dio, mi levas mian koron al Vi. Mi vivu en tiu alteco, kaj miaj pensoj ne vagadu en malvaloraj aferoj, sed ili koncentriĝu je Vi. Tiam mi plej bone povas zorgi por miaj kunhomoj. |