




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 11a de julio 2021 =>
dimanĉo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. |
Luk 6,36
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Dio ne estas malproksime de ĉiu el ni; ĉar en Li ni vivas kaj moviĝas kaj ekzistas. |
el Ago 17,27-28
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Tiele diras la Eternulo, kiu vin kreis, ho Jakob, kaj kiu vin estigis, ho Izrael: Ne timu, ĉar Mi vin savos; Mi vokos vin laŭ via nomo, vi estas Mia. |
Jes 43,1
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)[Sesa Dimanĉo post Trinitato]
Mia domo estos nomata preĝejo por ĉiuj popoloj. |
el Jes 56,7
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Sankta Spirito, memorigu al mi tion, kion mi rapide forgesas. Mi nur memoru la bonajn aferojn kaj forgesu la malagrablaĵojn. Fakte mi ne hodiaŭ bezonus lerni, kion Vi hieraŭ jam al mi instruis. |