Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 29a de julio 2021 =>
ĵaŭdo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. |
Luk 6,36
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Dio ne estas malproksime de ĉiu el ni; ĉar en Li ni vivas kaj moviĝas kaj ekzistas. |
el Ago 17,27-28
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Iru kiel infanoj de lumo; ĉar la frukto de la lumo estas en ĉia boneco kaj justeco kaj vero. |
el Efe 5,8-9
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Ĉar jen Mi venos al vi, ho montoj de Izrael, Mi turnos Mian vizaĝon al vi, kaj vi estos prilaborataj kaj prisemataj. |
laŭ Jeĥ 36,8-9
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Ho Sinjoro, kompatu la ĉu korpe, ĉu spirite subprematojn kaj malliberulojn. Ili tenu libera la vojon al Vi kaj vigle promenu sur ĝi. Ne forlasu ilin. |