
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 3a de julio 2021 =>
sabato
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Jesuo Kristo diras: Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. |
Luk 6,36
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Dio ne estas malproksime de ĉiu el ni; ĉar en Li ni vivas kaj moviĝas kaj ekzistas. |
el Ago 17,27-28
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
Reciproke subtenadu viajn ŝarĝojn, kaj tiamaniere plenumu la leĝon de Kristo. |
Gal 6,2
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)|
Ni gloras Vin, ho Dio, ni gloras Vin; proksima estas Via nomo. |
el Psa 75,2
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Ho Patro, estu kun ĉiuj, kiuj suferas, kiuj malsatas kaj kiuj vivas en granda mizero. Helpu min doni ion de mi mem, kaj por konsoli kaj por nutri ilin. |
