Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 31a de julio 2021    =>


sabato




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Estu kompatemaj,
kiel via Patro estas kompatema.

Luk 6,36



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Dio ne estas malproksime de ĉiu el ni;
ĉar en Li ni vivas kaj moviĝas kaj ekzistas.

el Ago 17,27-28



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Iru kiel infanoj de lumo;
ĉar la frukto de la lumo estas en ĉia boneco kaj justeco kaj vero.

el Efe 5,8-9



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Memoru la Eternulon, vian Dion,
ĉar Li estas Tiu, kiu donas al vi forton.

el Rea 8,18



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Ho Patro en la ĉielo, mi kore dankas Vin pro la granda beno, kiun donas la internacia lingvo Esperanto al la homaro.
Tamen multaj homoj ne volas lerni ĝin pro nekomprenebla antaŭjuĝo.
Helpu nin disvastigi ĝin, por ke ĉiam pli da homoj eklernu ĝin kaj spertu ĝian grandan valoron rilate la interkompreniĝon de ĉiuj homoj, kie ajn ili loĝas.





supren al la komenco de la paĝo