




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 5a de julio 2021 =>
lundo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. |
Luk 6,36
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Dio ne estas malproksime de ĉiu el ni; ĉar en Li ni vivas kaj moviĝas kaj ekzistas. |
el Ago 17,27-28
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Per graco vi saviĝis per fido; ne per vi mem: ĝi estas dono de Dio. |
Efe 2,8
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Ne malbonuzu la nomon de la Eternulo, via Dio; ĉar la Eternulo ne lasos senpuna tiun, kiu malbonuzas Lian nomon. |
Eli 20,7
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Graca Dio, benu kaj subtenu tiujn, kiuj devas fari ekzamenon. Ili klare memoru tion, kion ili estas lernintaj. Ili bone esprimu siajn pensojn. Kaj ili ne forgesu danki Vin poste. |