Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 7a de julio 2021    =>


merkredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Estu kompatemaj,
kiel via Patro estas kompatema.

Luk 6,36



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Dio ne estas malproksime de ĉiu el ni;
ĉar en Li ni vivas kaj moviĝas kaj ekzistas.

el Ago 17,27-28



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Per graco vi saviĝis per fido;
ne per vi mem:
ĝi estas dono de Dio.

Efe 2,8



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Helpu nin, ho Dio de nia savo, pro la gloro de Via nomo;
kaj savu nin kaj pardonu al ni niajn pekojn pro Via nomo.

Psa 79,9



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Ĉiela Patro, glorata estu Vi.
Vi kreskigas la herbon sur la montoj kaj plenigas la valojn per belegaj floroj.
Via tero estas plena de Via boneco.





supren al la komenco de la paĝo