




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 9a de julio 2021 =>
vendredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. |
Luk 6,36
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Dio ne estas malproksime de ĉiu el ni; ĉar en Li ni vivas kaj moviĝas kaj ekzistas. |
el Ago 17,27-28
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Per graco vi saviĝis per fido; ne per vi mem: ĝi estas dono de Dio. |
Efe 2,8
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Favorkora kaj kompatema estas la Eternulo, longetolerema kaj tre bona. |
Psa 103,8
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Patro de ĉiu kompatemo, Via spirito regu. La regantoj en la mondo aŭskultu al Via voĉo. Ni helpu ilin aŭskulti. Ĉiu, al kiu Vi donas potencon, klopodu fari tion, kio plaĉas al Vi. |