
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 9a de aŭgusto 2021 =>
lundo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Jesuo Kristo diras: Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. |
Luk 6,36
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Klinu, ho Eternulo, Vian orelon, kaj aŭskultu; malfermu, ho Eternulo, Viajn okulojn, kaj rigardu. |
el 2 Reĝ 19,16
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
Feliĉa estas la popolo, kies Dio estas la Eternulo; la gento, kiun Li elektis al Si kiel heredon. |
Psa 33,12
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)|
Kaj estos sur li la spirito de la Eternulo, spirito de saĝo kaj prudento, spirito de konsilo kaj forto, spirito de sciado kaj de timo antaŭ la Eternulo. |
Jes 11,2
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Ho Sankta Spirito, penetru en mian animon tiel, ke la malbono mortos en mi kaj tiel ke la bono kresku kaj maturiĝu. Aliaj profitu pro tiu maturiĝo. |
