




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 19a de septembro 2021 =>
dimanĉo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. |
Luk 6,36
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Vi semas multe, sed enportas malmulte; vi manĝas, sed ne ĝissate; vi trinkas, sed ne ĝisebrie; vi vestas vin, sed ne estas al vi varme; kiu laborenspezas monon, tiu laborenspezas por truhava saketo. |
Ĥag 1,6
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Jesuo Kristo neniigis la morton kaj enlumigis la vivon kaj la senmortecon per la evangelio. |
laŭ 2 Tim 1,10
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)[16a Dimanĉo post Trinitato]
Detenu vin de kolero kaj forlasu furiozon; ne incitiĝu, ke vi ne faru malbonon. |
Psa 37,8
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Kara Patro, helpu la gejunulojn, kiuj lernas kaj studas. Ili elektu tiun studadon, kiu plej konvenas je iliaj karakteroj kaj kapabloj. Fortigu ilin per Via spirito en la ofte malfacila kaj tenta studenta vivo. Ili estu fidelaj kolegoj. |