




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 21a de septembro 2021 =>
mardo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema. |
Luk 6,36
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Vi semas multe, sed enportas malmulte; vi manĝas, sed ne ĝissate; vi trinkas, sed ne ĝisebrie; vi vestas vin, sed ne estas al vi varme; kiu laborenspezas monon, tiu laborenspezas por truhava saketo. |
Ĥag 1,6
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Jesuo Kristo neniigis la morton kaj enlumigis la vivon kaj la senmortecon per la evangelio. |
laŭ 2 Tim 1,10
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Dion ni gloros ĉiutage, kaj Vian nomon ni dankos eterne. |
Psa 44,9
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Patro en la ĉielo, benu la klopodojn de la homoj, kiuj aktive laboras por la paco. Ili trovu la ĝustajn metodojn, ekonomiajn kaj sociajn, por ke naskiĝu daŭra paco inter la homaro. |