Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 14a de januaro 2022 =>
vendredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos. |
el Joh 6,37
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Venu, kaj vi vidos. |
el Joh 1,39
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Ĉiuj, kiuj estas kondukataj de la Spirito de Dio, estas filoj de Dio. |
Rom 8,14
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Ion grandan la Eternulo faris por ni: Ni ĝojas. |
Psa 126,3
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Ĉiela Patro, donacu al mi la certecon de Via apudesto. Mi tiel vivu antaŭ Vi, kvazaŭ mi vidus Vin antaŭ miaj okuloj. Mi neniam dubu pri Via bonvolemo, kaj vastigu en mi la konvinkon, ke kun Vi ĉirkaŭas min la fortoj de la eterna vivo. |