Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 2a de januaro 2022    =>


dimanĉo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos.

el Joh 6,37



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Venu, kaj vi vidos.

el Joh 1,39



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Ni vidis lian gloron,
gloron kvazaŭ de la solenaskita de la Patro,
plena de graco kaj vero.

el Joh 1,14



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

[Unua Dimanĉo post Kristnasko]
 
Vidu nun, ke estas Mi,
Mi sola,
kaj ne ekzistas dio krom Mi;
Mi mortigas kaj vivigas;
Mi frapas kaj resanigas;
kaj neniu povas savi el Mia mano.

Rea 32,39



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Eterna Patro,
mi petas Vian helpon pro Via graco.
Ne lasu nin sen ŝirmo en ĉi tiu mondo.
Ni sentu, ke fajra muro ĉirkaŭas nin.
En Via gardo mi estas sekura kaj konsolata.





supren al la komenco de la paĝo