Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 25a de januaro 2022 =>
mardo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos. |
el Joh 6,37
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Venu, kaj vi vidos. |
el Joh 1,39
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Oni venos el oriento kaj el okcidento, kaj el nordo kaj el sudo, kaj sidiĝos en la regno de Dio. |
Luk 13,29
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Punu min, ho Eternulo, sed laŭjuĝe, ne en Via kolero, por ke Vi min ne tro dispremu. |
Jer 10,24
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Potenca Dio, mi preĝas al Vi por ĉiuj, kiuj havas malpacon kaj kiuj sentas tiel profunde sian malpotencon. Helpu ilin kredi, ke Vi ne forlasos ilin. Montru al ili, kiom Kristo faras por ili. Ili reĝe venku pro Li, kiu tiel amas ilin. |