Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 28a de januaro 2022    =>


vendredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos.

el Joh 6,37



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Venu, kaj vi vidos.

el Joh 1,39



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Oni venos el oriento kaj el okcidento,
kaj el nordo kaj el sudo,
kaj sidiĝos en la regno de Dio.

Luk 13,29



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Nur Dion fidu, mia animo;
ĉar Li estas mia espero.

Psa 62,6



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Mia Patro,
helpu min, ke mi komprenu la celon de «mia» vivo sur la tero.
Mi ne misuzu «miajn» tagojn.
Ĉu ili ne apartenas al Vi? Montru al mi la nemezureblan valoron de la tempo.
Mi tiel vivu, ke ĉiu tago kaj ĉiu horo estu je honoro de Via glorata nomo.





supren al la komenco de la paĝo