Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 9a de januaro 2022 =>
dimanĉo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos. |
el Joh 6,37
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Venu, kaj vi vidos. |
el Joh 1,39
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Ĉiuj, kiuj estas kondukataj de la Spirito de Dio, estas filoj de Dio. |
Rom 8,14
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)[Unua Dimanĉo post Epifanio]
Ve al tiuj, kiuj esperas je ĉevaloj, kaj fidas ĉarojn, ĉar estas multe da ili; sed ili ne rigardas al la Sanktulo de Izrael kaj ne demandas la Eternulon. |
el Jes 31,1
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Ĉiela Patro, mi dankas Vin pro ĉio. Mi ĝoje proksimiĝu al Vi kiel al la vivanta fonto, el kiu mi povas ĉerpi ĉion en la nomo de Kristo, mia Savanto. Via abunda graco estu kun mi kaj la miaj. |