Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 16a de oktobro 2022    =>


dimanĉo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos.

el Joh 6,37



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Grandaj kaj mirindaj estas Viaj faroj, ho Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca;
justaj kaj veraj estas Viaj vojoj, ho Reĝo de la nacioj.

el Apo 15,3



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Kaj la jenan ordonon ni havas de Li:
ke
kiu amas Dion,
tiu amu ankaŭ sian fraton.

1 Joh 4,21



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

[18a Dimanĉo post Trinitato]
 
Ne klinu la leĝon,
ne atentu personojn;
kaj ne prenu subaĉeton,
ĉar subaĉeto blindigas la okulojn de saĝuloj
kaj konfuzas la aferojn de justuloj.

Rea 16,19



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Mia Patro, purigu miajn pensojn ĉe la komenco de ĉi tiu tago.
Forprenu ĉion, kio estas malpura kaj nebula.
Mia vivo estu irado al Via gloro.





supren al la komenco de la paĝo