Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 20a de oktobro 2022    =>


ĵaŭdo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos.

el Joh 6,37



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Grandaj kaj mirindaj estas Viaj faroj, ho Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca;
justaj kaj veraj estas Viaj vojoj, ho Reĝo de la nacioj.

el Apo 15,3



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Kaj la jenan ordonon ni havas de Li:
ke
kiu amas Dion,
tiu amu ankaŭ sian fraton.

1 Joh 4,21



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Mi dankas Vin, ho Eternulo;
ĉar kvankam Vi koleris min, Via kolero jam foriĝis,
kaj Vi konsolas min.

el Jes 12,1



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Ho Sinjoro, sanktigu miajn vortojn tiel, ke mia buŝo atestu pri Vi.
Mia rilato kun aliaj homoj estu direktata de Via spirito de graco.
Mia lango ne kaŭzu akcidenton, sed miaj vortoj estu balzamo por sopirantaj koroj.





supren al la komenco de la paĝo