Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 24a de oktobro 2022    =>


lundo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos.

el Joh 6,37



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Grandaj kaj mirindaj estas Viaj faroj, ho Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca;
justaj kaj veraj estas Viaj vojoj, ho Reĝo de la nacioj.

el Apo 15,3



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Sanigu min, ho Eternulo, kaj mi estos sanigita;
savu min, kaj mi estos savita.

el Jer 17,14



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Vi estas justa en ĉio, kio trafis nin;
ĉar Vi agis laŭ la vero, kaj ni agis malpie.

Neĥ 9,33



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Ho Sinjoro, kiam venas iom da ripozo en la ĉiutaga rapida vivo, ni danke akceptu tion.
Ĝi estu kiel kuracilo kaj kiel rigardo en nian internon.
Ĝi estu sanktigata en Vi kaj beno por ni.





supren al la komenco de la paĝo