Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 7a de oktobro 2022 =>
vendredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos. |
el Joh 6,37
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Grandaj kaj mirindaj estas Viaj faroj, ho Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca; justaj kaj veraj estas Viaj vojoj, ho Reĝo de la nacioj. |
el Apo 15,3
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Jesuo Kristo neniigis la morton kaj enlumigis la vivon kaj la senmortecon per la evangelio. |
laŭ 2 Tim 1,10
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Ĉar nur momenton daŭras Lia kolero, sed tutan vivon daŭras Lia favoro; vespere povas esti ploro, sed matene venos ĝojego. |
Psa 30,6
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Ho Eternulo, faru min fidela en miaj devoj. Plenigu min hodiaŭ per kaj kun la spirito de la amo; tiam mia jugo estos dolĉa kaj mia ŝarĝo malpeza. Ke ĉiuj homoj vidu sian laboron en Via lumo! |