
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 10a de novembro 2022 =>
ĵaŭdo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Jesuo Kristo diras: Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos. |
el Joh 6,37
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Ve al tiuj, kiuj la malbonon nomas bono kaj la bonon malbono, kiuj mallumon faras lumo kaj la lumon mallumo, kiuj maldolĉon faras dolĉo kaj la dolĉon maldolĉo! |
Jes 5,20
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
Feliĉaj estas la pacigantoj, ĉar filoj de Dio ili estos nomataj. |
Mat 5,9
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)|
Por la Eternulo ne estas malfacile helpi per multo aŭ per malmulto. |
el 1 Sam 14,6
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Mia Patro, gardu min kontraŭ la danĝeroj de la mondo kaj kontraŭ la pasio de senbrida kolero, avareco, egoismo kaj senameco. Anstataŭu tion per Via amo kaj saĝeco kaj paco. |
