
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 12a de novembro 2022 =>
sabato
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Jesuo Kristo diras: Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos. |
el Joh 6,37
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Ve al tiuj, kiuj la malbonon nomas bono kaj la bonon malbono, kiuj mallumon faras lumo kaj la lumon mallumo, kiuj maldolĉon faras dolĉo kaj la dolĉon maldolĉo! |
Jes 5,20
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
Feliĉaj estas la pacigantoj, ĉar filoj de Dio ili estos nomataj. |
Mat 5,9
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)|
Kaj la elaĉetitoj de la Eternulo revenos kaj iros sur Cionon kun kantado, kaj ĝojo eterna estos super ilia kapo; ĝojon kaj gajecon ili atingos, kaj forflugos afliktoj kaj ĝemado. |
Jes 51,11
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Estu, ho Patro, tie, kie nuntempe estas tre mallume kaj tre malvarme. Oni ne perdu la kuraĝon, sed Vi helpu por varmigi per amo kaj amikeco la korojn kaj por lumigi la mallumajn lokojn. |
