Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 16a de novembro 2022 =>
merkredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos. |
el Joh 6,37
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ve al tiuj, kiuj la malbonon nomas bono kaj la bonon malbono, kiuj mallumon faras lumo kaj la lumon mallumo, kiuj maldolĉon faras dolĉo kaj la dolĉon maldolĉo! |
Jes 5,20
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Virto altigas popolon; sed peko pereigas gentojn. |
Sen 14,34
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)[Pentotago]
Vidu, timo antaŭ Dio estas saĝo, kaj evitado de malbono estas prudento. |
el Ijo 28,28
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)Mia Sinjoro kaj Savanto, mi hodiaŭ partoprenu al Via kuneco, al Via forto, al Via ĝojo, al Via trankvilo kaj al Via paco. |