
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 23a de novembro 2022 =>
merkredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Jesuo Kristo diras: Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos. |
el Joh 6,37
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Ve al tiuj, kiuj la malbonon nomas bono kaj la bonon malbono, kiuj mallumon faras lumo kaj la lumon mallumo, kiuj maldolĉon faras dolĉo kaj la dolĉon maldolĉo! |
Jes 5,20
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
Viaj lumboj estu zonitaj, kaj viaj lampoj estu brulantaj. |
Luk 12,35
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)|
Levu, pordegoj, viajn kapojn; kaj leviĝu, pordoj antikvaj, por ke eniru la Reĝo de gloro. |
Psa 24,7
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Patro, estas tiel mallume ĉirkaŭ mi. Mi ne scias kion fari. Venu en mian vivon, por ke mi kontraŭstaru la tentojn. Mi ne plu sentu la solecon, ĉar Vi apudestas. |
