
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 1a de decembro 2022 =>
ĵaŭdo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)| 
Jesuo Kristo diras: Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos.  | 
el Joh 6,37
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)| 
Kaj loĝos lupo kun ŝafido, kaj leopardo kuŝos kun kaprido; kaj bovido kaj leonido kaj grasigita bruto estos kune, kaj malgranda knabo ilin kondukos.  | 
Jes 11,6
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)| 
Jen via reĝo iras al vi; justa kaj helpema li estas.  | 
el Zeĥ 9,9
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)| 
Jakob diris: Ni leviĝu, kaj ni iru al Bet-El; kaj mi faros tie altaron al Dio, kiu atentis min en la tago de mia mizero, kaj estis kun mi sur la vojo, kiun mi iris.  | 
el Gen 35,2-3
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)| 
La lasta monato de la jaro komenciĝas, ho Sinjoro; la monato de la memoroj, de la festoj, sed ankaŭ de la malĝojo pro malplenaj lokoj en la familia rondo. Helpu nin por travivi ĝin dece, danke, plaĉe al Vi.  | 
