




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 14a de decembro 2022 =>
merkredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos. |
el Joh 6,37
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Kaj loĝos lupo kun ŝafido, kaj leopardo kuŝos kun kaprido; kaj bovido kaj leonido kaj grasigita bruto estos kune, kaj malgranda knabo ilin kondukos. |
Jes 11,6
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Pretigu la vojon de la Eternulo. Jen la Sinjoro, la Eternulo, venas kun potenco. |
el Jes 40,3.10
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Kaj multaj popoloj aliĝos al la Eternulo en tiu tempo, kaj fariĝos Mia popolo. |
el Zeĥ 2,15
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Baptu nin, ho Patro, per la sankta spirito. Malplenigu nin, por ke ĝi ekloĝu en ni. Ĝi regu niajn agojn kaj niajn pensojn, niajn vortojn kaj laborojn. |