




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 16a de decembro 2022 =>
vendredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos. |
el Joh 6,37
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Kaj loĝos lupo kun ŝafido, kaj leopardo kuŝos kun kaprido; kaj bovido kaj leonido kaj grasigita bruto estos kune, kaj malgranda knabo ilin kondukos. |
Jes 11,6
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Pretigu la vojon de la Eternulo. Jen la Sinjoro, la Eternulo, venas kun potenco. |
el Jes 40,3.10
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Ho Eternulo, Vi min esploras kaj min konas. Vi scias, kiam mi sidas kaj kiam mi leviĝas; Vi komprenas mian penson de malproksime. |
Psa 139,1-2
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Ho Patro, Vi ĝojas, kiam Via infano estas feliĉa. Ĝia feliĉo estu sincera kaj transdonata al aliaj. Vi estu dankata kaj honorata pro ĉi tiu tago. |