Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 4a de decembro 2022 =>
dimanĉo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos. |
el Joh 6,37
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Kaj loĝos lupo kun ŝafido, kaj leopardo kuŝos kun kaprido; kaj bovido kaj leonido kaj grasigita bruto estos kune, kaj malgranda knabo ilin kondukos. |
Jes 11,6
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Rigardu supren kaj levu viajn kapojn, ĉar via elaĉeto alproksimiĝas. |
el Luk 21,28
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)[Dua Dimanĉo de Advento]
Kiel paŝtisto esploras sian ŝafaron, kiam li alvenas al siaj diskurintaj ŝafoj, tiel Mi esploros Miajn ŝafojn. |
el Jeĥ 34,12
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Amplena Sinjoro, kompatu Vian kompatindan mondon. La homaro ne povas vivi sen Vi. Rigardu ame la tiujn, kiuj en aliaj religioj trovas sian feliĉon. Via graco estas ja tiel granda. |