Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 7a de decembro 2022    =>


merkredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos.

el Joh 6,37



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Kaj loĝos lupo kun ŝafido, kaj leopardo kuŝos kun kaprido;
kaj bovido kaj leonido kaj grasigita bruto estos kune,
kaj malgranda knabo ilin kondukos.

Jes 11,6



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Rigardu supren kaj levu viajn kapojn,
ĉar via elaĉeto alproksimiĝas.

el Luk 21,28



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Ve al tiuj, kiuj estas herooj, por trinki vinon,
kaj bravuloj, por miksi ebriigaĵon,
kiuj pravigas malvirtulon pro subaĉeto,
kaj de pravulo forprenas lian pravecon!

Jes 5,22-33



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Sankta Spirito, la burĝono de mia kredo ne velkiĝu, sed ekfloru ĝis pleneco, je Via gloro.
Mi sciu, ke mi havas respondecon por miaj gefratoj kaj gekonatoj, ĉar mi estas ambasadoro de Vi.





supren al la komenco de la paĝo