Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 11a de februaro 2022 =>
vendredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos. |
el Joh 6,37
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Koleru kaj ne peku, la suno ne subiru sur via kolero. |
Efe 4,26
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Venu, kaj rigardu la farojn de Dio, kiu estas timinda pro Siaj faroj inter la homidoj. |
Psa 66,5
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Gardu do bone viajn animojn, por ami la Eternulon, vian Dion. |
Jos 23,11
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Mia Patro, kion Vi volas hodiaŭ diri al mi? Donu ke mi tion klare aŭdu kaj komprenu. Mi havu aŭskultantan orelon kaj atentan koron. Mi ŝatas ekkoni la Veron inter multa malvero. Mi agu laŭ Via Evangelio. |