Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 23a de februaro 2022 =>
merkredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jesuo Kristo diras: Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos. |
el Joh 6,37
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Koleru kaj ne peku, la suno ne subiru sur via kolero. |
Efe 4,26
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Hodiaŭ, se vi aŭskultas Lian voĉon, ne obstinigu vian koron. |
el Heb 3,15
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Tiam mi ne bezonos honti, kiam mi atentos ĉiujn Viajn ordonojn. |
Psa 119,6
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)
Amata Patro, mi volas ĝoji en Vi. Nur Vin mi volas sekvi, sed mi deziras fari tion kun ĝojo kaj ne kiel devon. Via volo estu mia vera feliĉo. |