Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 27a de februaro 2022    =>


dimanĉo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo Kristo diras:
Tiun, kiu venas al mi, mi ne elĵetos.

el Joh 6,37



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Koleru kaj ne peku,
la suno ne subiru sur via kolero.

Efe 4,26



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Jen ni supreniras al Jerusalem;
kaj ĉio skribita per la profetoj estos plenumita al la Filo de homo.

Luk 18,31



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Dimanĉo antaŭ Pasiona Tempo – Quinquagesimæ / Estomihi]


Esperu al la Eternulo;
tenu vin forte, forta estu via koro;
jes, esperu al la Eternulo.




ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Ho Patro,
Via kompato iras super ĉiuj laboroj de Viaj manoj.
Ĝi iru ankaŭ super mi.
Helpu min ekkoni la mirindan gracon, kiu subtenas mian vivon.
Kaj mi komprenu, ke mi vivas tagon post tago pro Via boneco.





supren al la komenco de la paĝo